Vorto: novico
-
Monaĥiĝonto, viro pasiganta provtempon en monaĥejo antaŭ definitive monaĥiĝi.
episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo
Karolo Piĉ fariĝis por kelkaj monatoj eĉ novico ĉe dominikanoj, sed baldaŭ revenis hejmen
-
Novulo.
li estas novico ĉe virinoj
novice maltrafi
mi komensis lerni Esperanton pluraj semajnoj antaŭ nun, mi ankoraŭ estas novico, kaj mi benzonas la vortaro apud mi
inter la kursanoj estas lernejanoj, studentoj, plenaĝuloj, novicoj kaj spertuloj
se ekzistas tia impona gazeto, la internacia lingvo de d-ro Zamenhof estas viva kaj matura, konvinkiĝis la novico
novicoj jam kapablas pli-malpli kontentige legi en Esperanto
ĉiu novico devis kelkfoje mane reskribi la «Teorion»
Rimarko: Nur la senco novico estas Fundamenta, kiel atestas la UV-tradukoj en la lingvojn kiuj ne konfuzas «monaĥiĝonto»n kaj «novulo»n. La sencon novico PV kaj ambaŭ PIV-oj misprezentas kiel figuran, iel (kiel?) derivitan el novico; fakte temas pri atavismo latin(id)a ― en Latino, male ol en Esperanto, la ĉefsignifo de «novicius» estis la ĝenerala «novulo», el kiu la senco «monaĥiĝonto» evoluis per specialigo, facile komprenebla kadre de monaĥejo, sed komika en aliaj situacioj. Tial la ekzemplo pri novico ĉe virinoj, persiste prezentata de PV kaj ambaŭ PIV-oj, provizas riĉan materialon por fantazioj ĉe homo, en kies gepatra lingvo ne ekzistas la konfuzo inter «monaĥiĝonto» kaj «novulo» – sed por fantazioj tute alispece amuzaj ol ĉe la latinidlingvanoj.
Rimarko: Indiferente pri historia deveno kaj fundamenteco la figura uzo de «novico» tamen ne ŝajnas tre malfacile komprenebla, ekzemple ne pli ol tiu de kontrasta «veterano», kiu prezentas similan etendon de speciala, societa senco al ĝenerala, civila senco.
En aliaj lingvoj
- La angla: novice
- La belorusa: паслушнік
- La bretona: danvez lean
- La ĉeĥa: novic, nováček
- La franca: novice (masc.)
- La germana: Novize
- La hispana: novicio
- La hungara: novícius
- La nederlanda: novice
- La portugala: noviço
- La rusa: белец, послушник
- La slovaka: nováčik
- La belorusa: пачатковец
- La bretona: neveziad
- La germana: Neuling, Frischling
- La hispana: principiante
- La hungara: kezdő
- La nederlanda: nieuweling (ontr.)
- La rusa: новичок