Vorto: novaĵo

  1. Io ĵus okazinta.

    • ĉirkaŭe estis multe da novaĵo por rigardi

  2. Io freŝe sciigita.

    • jam de longe mi ne ricevis novaĵojn pri li

    • nia sola kuriero de novaĵoj parolas tro ribeleme pri la registaro kaj la popolo

    • kiam li demandis pri novaĵoj, oni respondis al li, ke antaŭ kelke da tagoj naskiĝis infano

    • mi havas por vi malgajan novaĵon, nobla sinjoro diris la mastro

    • mia filo ne vivas plu, jen estas la novaĵo

    • veturu, faru, kion mi diris, kaj revenu kun bonaj novaĵoj

    • en lia fajra fantazio ordiĝis la novaĵoj kaj formiĝis plano

  3. Io unuafoje aperanta.

    • tiu maŝino estas vera novaĵo

    • tio ne estas ia ennovaĵo de nia flanko

    • la Lingva Komitato estas kreita ne por entrepreni diversajn danĝerajn novaĵojn, eĉ ne por krei ion, sed nur por kontroli pasive

    • Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado

    • enkonduki en la laborejon ian ĝis nun ne ekzistintan novaĵon

    • egale, ĉu li estas plej fanatika konservemulo aŭ plej facilanima eksperimentisto de novaĵoj

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: навіна
    • La bretona: nevezenti
    • La franca: innovation, nouveauté (innovation), nouvelle (annonce)
    • La germana: Neuigkeit
    • La greka: νέο, είδηση
    • La hebrea: חדשה
    • La hispana: noticia, novedad
    • La hungara: újdonság
    • La nederlanda: nieuws
    • La rusa: новость
    • La sveda: nyhet
    • La germana: Neuigkeit
    • La hungara: hír
    • La germana: Neuheit
    • La hungara: újítás
    • La rusa: новинка