Vorto: nova

  1. Antaŭe ne ekzistanta aŭ ne konata, unuafoje aperanta.

    • kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan

    • nova libro, modo

    • novan kanton mi kantos

    • nova instruado

    • neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn

    • neniu ŝiras pecon el nova vesto kaj alkudras ĝin sur malnovan veston

    • por la nova bofilino ĉio devis esti aranĝita en plej bona maniero

    • la novaj vestoj de la reĝo

    • malnovaj kaj novaj tempoj

    • mi estas ankaŭ amanto de la novaj verkoj, nur ne de la ordinaraj historioj, da kiuj ni havas tute sufiĉe en la reala vivo

    • senĉese eldonadi ĉiam novajn verkojn pri la lingvo internacia

    • nova gaela numerala sistemo

    • al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu

  2. Aperanta post aliaĵo, kiun ĝi anstataŭas.

    • nova jaro, luno, regularo

    • oni ĵus elektis novan prezidanton

    • la Nova testamento

    • jen vi leviĝis anstataŭ viaj patroj, nova generacio da pekuloj

    • nova balailo bone balaas

    • kiam komencis blovadi la mildaj ventetoj de la printempo, tiam ekmoviĝis nova vivo

    • ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas

  3. Ĵus farita, komenciĝanta, ankoraŭ ne uzita aŭ malmulte uzita.

    • montru al ili vian novan veston

En aliaj lingvoj

    • Ido: nova
    • La angla: new
    • La araba: جَدِيدٌ ج جُدَدٌ
    • La belorusa: новы
    • La bretona: nevez
    • La ĉeĥa: nový
    • La franca: neuf (nouveau), nouveau
    • La germana: neu
    • La greka: νέος, καινούργιος
    • La hebrea: חדש
    • La hispana: nuevo
    • La hungara: új
    • La indonezia: baru
    • La nederlanda: nieuw, opnieuw, weer (opnieuw)
    • La portugala: novo
    • La rusa: новый
    • La slovaka: nový
    • La sveda: ny
    • Volapuko: nulik