Vorto: noto
-
Mallonga enskribo memoriga aŭ komenta.
fari, konservi notojn pri fakto, parolado, adreso, dato
mallongaj notoj komercaj
la diversloke en la kajeroj troviĝantaj notoj
presigi notojn pri lingvo internacia
-
Skriba signo lokita sur muzika liniaro por montri la altecon kaj daŭron de la tono.
a. La sono mem, prezentata per noto, en kantado aŭ en muzikila plenumo:.
la fingroj trovu la ekzaktan lokon por ludi ekzaktan noton
falsa noto
b. Aparta distingiga eco aŭ nuanco (laŭ noto).
lia stilo havas tre personan noton
tio portis funebran noton en la ĝojan feston
-
Oficiale uzata signo por indiki takson de scioj aŭ konduto de lernanto.
ĉiuj, kiuj havis la noton «tre bone» aŭ «bonege», ricevis lokon
ricevi bonan noton pri matematiko
En aliaj lingvoj
- La angla: note
- La belorusa: нататка, заўвага, зацемка
- La bretona: notenn
- La ĉeĥa: charakter, hodnocení, poznámka, rys, známka, zápisek, záznam
- La franca: note
- La germana: Anmerkung, Notiz
- La hispana: nota (de un libro, musical, docente)
- La hungara: feljegyzés, megjegyzés, jegyzet
- La japana: メモ [めも], 覚書 [おぼえがき], 注釈 [ちゅうしゃく]
- La nederlanda: aantekening, noot, notitie
- La pola: notatka, notka, adnotacja, dopisek, zapis, zapisek
- La portugala: nota
- La rusa: заметка, примечание
- La slovaka: poznámka, známka (na vysvedčení), záznam
- La angla: note
- La belorusa: нота
- La germana: Note
- La japana: 音符 [おんぷ]
- La rusa: нота (музыкальная)
- a. La hungara: hangjegy
- La nederlanda: noot, muzieknoot
- La pola: nuta
- b. La germana: Note
- La hungara: tónus
- La nederlanda: noot
- La pola: nuta
- La rusa: нота
- La angla: (school) grade, mark (e.g. at school)
- La belorusa: адзнака
- La germana: Note (z. B. in der Schule), Schulnote
- La hungara: érdemjegy, osztályzat
- La japana: (学業の)成績 [せいせき], (学業の)評点 [ひょうてん], (テストの)点数 [てんすう]
- La nederlanda: (school)cijfer, beoordeling (m.n. van leerlingen)
- La pola: nota, ocena, stopień
- La rusa: оценка, отметка