Vorto: normi

  1. (vektoran spacon) Provizi ĝin per normo.

    • Rimarko: Ial preferis uzi «normigi» ĉi-sence, dum ŝajnas, ke la senpera verba derivaĵo sufiĉas. Notindas, ke «normigi» jam ekzistas en , sed kun malpreciza difino, kiu sugestas uzeblecon en kuntekstoj de la tipo normigi polinomon (dividi ĝin per la altgrada koeficiento) aŭ normigi nombron (prezenti ĝin sub laŭnorma formo mantiso kaj eksponento). Ĉiuokaze oni atentu ne konfuzi «normi» kaj «ununormigi», kiuj ofte koincidas en nacilingvaj tradukoj.

En aliaj lingvoj

    • La angla: norm
    • La belorusa: нармаваць
    • La ĉeĥa: být podle normy, být v normě
    • La franca: normer (espace)
    • La germana: normieren
    • La hispana: normalizar
    • La hungara: normál
    • La kataluna: normar
    • La pola: normować
    • La rusa: нормировать
    • La slovaka: byť v norme