Vorto: nomo
-
Vorto per kiu oni aparte signas kaj distingigas iun aŭ ion.
pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn
nun ne eblas rekomendi unu solan ĉiam uzindan manieron trakti diversajn proprajn nomojn en Esperanto
nomoj de la literoj
li havas nomon Petro
Lazaro kaj Zamenhof estas propraj nomoj
landnomoj
tiu reĝo meritis la nomon granda
la baza duelementa metodo, kiun la fama sveda natursciencisto Carl Linnæus iniciatis en la 18a jarcento, estas konservata: substantiva genronomo (kun majusklo) plus adjektiva karakterizo (sen majusklo)
Rimarko: La sufikso -in/ servas ankaŭ por inigi virajn antaŭnomojn: Johano → Johanino; Stefano → Stefanino; Francisko → Franciskino; Paŭlo → Paŭlino.
-
En la skolastika tradicio, supernocio por substantivo, adjektivo, numeralo; la gramatikaj klasoj, kiuj en la klasikaj lingvoj posedas kazojn, kontraste al la verboj kaj adverboj.
komunaj substantivoj: nomoj de kategorioj de uloj, lokoj, aĵoj, ideoj, kaj tiel plu.; virino, valo, varo, virto, kaj tiel plu.
En aliaj lingvoj
- La angla: name
- La araba: إِسْمٌ ج أَسْمَاءٌ
- La belorusa: імя, назва
- La bretona: anv
- La ĉeĥa: identifikační znak nebo soubor znaků, identifikátor, jméno
- La ĉina: 名 [míng], 名字 [míngzi]
- La franca: nom
- La germana: Name
- La hispana: nombre
- La hungara: név
- La indonezia: nama
- La itala: nome (appellativo)
- La kurda: nav
- La nederlanda: naam
- La pola: nazwa, nazwisko
- La portugala: nome
- La rusa: имя
- La slovaka: identifikačný znak, identifikátor
- La sveda: namn
- La angla: noun
- La germana: Nomen
- La hispana: nombre
- La itala: nome (nella Scolastica)
- La nederlanda: naamwoord
- La pola: rzeczownik