Vorto: nombro
-
Matematika objekto esprimanta grandon aŭ mezuron.
la nombro de ĉiuj liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri
ĉiuj militkapablaj prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek
oni instruis skribi la nombrojn
la nombro 10 000 000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla
-
(parolante prihomoj) grupo kun certa kvanto da membroj.
Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du
granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro
kiam ili estis kune en granda nombro, al kelkaj el ili la veturo tedis
mi apartenas al la nombro de tiuj, kiuj kolektas la vortojn de l' vero
kiam kolektiĝis sufiĉa nombro da aŭskultantoj, ili anoncis
oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de tiuj malsaĝuloj
sur ilian lokon vi elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj
-
Nedifinita kvanto.
granda nombro da homoj, demandoj
granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem alvenis, por aŭskulti lin kaj saniĝi je siaj malsanoj
ilia nombro estas kiel la sablo de la maro
antaŭ kelka nombro da jaroj
el la senlima nombro da sonoj ĉiu ekzistanta lingvo elektis por si nur certan difinitan kolekton
-
Deklinacia aŭ konjugacia formo de vorto, montranta, ke ĝi rilatas al unu aŭ pluraj personoj aŭ aferoj.
la pronomo, kiu staras antaŭ la verbo, jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron
ni bezonas apartan serion da finiĝoj por ĉiu persono kaj nombro, kaj al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu modo apartan novan serion da tiuj ĉi finiĝoj
Rimarko: Kompare kun la disaj naturismaj terminoj singularo, dualo, pluralo la sistema serio ununombro, dunombro, multenombro, estas ne nur pli radikŝpara, sed ankaŭ pli riĉa: ekzistas lingvoj kiuj gramatike markas «trinombron» kaj «kvarnombron», por kiuj en la naturisma serio mankas terminoj. Cetere, ununombro kaj multenombro estas zamenhofaj.
En aliaj lingvoj
- La angla: number
- La belorusa: лік
- La bretona: niver
- La bulgara: число
- La ĉeĥa: množství, počet
- La franca: nombre
- La germana: Zahl
- La hispana: número, cantidad
- La hungara: szám (nyelvtani)
- La nederlanda: getal
- La pola: liczba
- La portugala: número, quantidade
- La rusa: число
- La slovaka: množstvo, počet
- La germana: Anzahl (Gruppe)
- La belorusa: лік, колькасьць
- La germana: Anzahl
- La hungara: szám (mennyiség)
- La nederlanda: aantal
- La belorusa: лік
- La germana: Numerus, Zahlform
- La nederlanda: getal