Vorto: nombrilo

  1. Variablo, memorĉelo aŭ aparato ebliganta ajnmomente ekscii la nombron de okazoj aŭ aperoj de evento, signalo, simbolo kaj tiel plu. Ĉe ĉiu apero de la fenomeno la valoro de la nombrilo kreskas.

    • ne ĉiu gejgera nombrilo kapablas detekti alfa- aŭ beta-radiadon

    • Rimarko: Ĉar la nocio "nombro" kovras kaj entjerojn, kaj reelojn, estas racie unuecigi la terminojn por la nombriloj entjeraj kaj reelaj.

  2. Aparato mezuranta kaj esprimanta per nombro la suman kvanton de kontinua trafluo (de akvo, elektro kaj tiel plu).

En aliaj lingvoj

    • La angla: counter
    • La belorusa: лічыльнік
    • La bretona: konter (muzulier)
    • La bulgara: брояч
    • La ĉeĥa: počítadlo (např. otáček), střadač, čítač
    • La franca: compteur
    • La germana: Zähler
    • La hungara: számláló
    • La nederlanda: teller
    • La portugala: contador
    • La rusa: счётчик
    • La slovaka: počítadlo, čítač
    • La angla: meter
    • La hungara: számláló, mérőóra
    • La nederlanda: teller, meter (instrument)