Vorto: noktuo
-
Specio el la familio strigedoj (Athene noctua).
ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison
Mi similiĝis al pelikano en la dezerto, Mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj
vizitanto povas tiel aŭdi la sonojn de la regiono Maremo, la logon de noktuoj kaj la grilojn ĉirpantajn
la t.n. noktu-papilio (scienca nomo Caligo memnon) kafkolora kaj disvastiĝinta en la suda Ameriko (de Argentino ĝis Surinamo), havas – sur la malalta parto de ambaŭ flugiloj – desegnitajn, flavajn okulojn, surprize similajn al tiuj de noktuo
Rimarko: La akademia angla difino «screech-owl» estas en genro Megascops anstataŭ Athene.
-
Genro el familio noktuedoj (Noctua), nokta papilio.
En aliaj lingvoj
- La angla: little owl
- La ĉeĥa: kulich, sýc obecný, sýček obecný
- La franca: chevêche, chouette chevêche
- La germana: Steinkauz
- La hispana: búho
- La hungara: kuvik, halálbagoly, halálmadár, csuvik
- La kataluna: mussol
- La nederlanda: steenuil
- La pola: pójdźka
- La portugala: coruja, bufo, mocho (subst., zool.), corujão
- La rusa: домовый сыч
- La slovaka: kuvik
- La angla: Noctua
- La germana: Hausmutter (k.a.)
- La hungara: bagolylepke, bagolypille
- La kataluna: gènere Noctua, papallona nocturna
- La nederlanda: nachtvlinder
- La rusa: совка (бабочка)