Vorto: nokto

  1. Tiu parto de la diurno, dum kiu la suno estas sub horizonto kaj ne lumas al ni.

    • en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn

    • la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo

    • post la nokto venas mateno

    • dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis

    • Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto

    • estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj

    • la nokto proksimiĝis

    • la nokto estis luma, ĉar leviĝis la luno

    • senluna nokto

    • regas ankoraŭ nokto sen luno, la mondo dormas

    • post la mezo de la nokto

    • la tutan nokton li ne povis dormi

    • pasis la nokto

    • la nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas

    • ili trinkis ĝis malfrue en la nokto

    • li nur pasigos tie tri noktojn

    • surprizis min ĉi tie la nokto

    • falis la nokto

    • la apero de la nokto

    • kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas

    • Mil kaj unu noktoj ― la fama kolekto de arabaj fabeloj

    • Bonan nokton al vi, sinjoro

    • en nokto Kristonaska, la tago de la somera tagnoktegaleco

    • noktoĉapo

    • nokton post nokto laboradis sub la lampo pacience

  2. (figure) Mallumo materia aŭ spirita.

    • la nokto de la tombo

    • blindeco estas senfina nokto

    • nokto fariĝis en ŝia koro

    • transe de l’ nokto eterna

    • la nokto de la morto

En aliaj lingvoj

    • La angla: night
    • La belorusa: ноч
    • La bretona: noz, nozvezh
    • La bulgara: нощ
    • La ĉeĥa: noc
    • La ĉina: 夜 [yè], 宵 [xiāo]
    • La franca: nuit
    • La germana: Nacht
    • La greka: νύκτα, νύχτα
    • La hispana: noche
    • La hungara: éj, éjjel, éjszaka
    • La indonezia: malam
    • La kataluna: nit
    • La kurda: şev
    • La nederlanda: nacht
    • La pola: noc
    • La portugala: noite
    • La rumana: noapte
    • La rusa: ночь
    • La slovaka: noc
    • La sveda: natt
    • La turka: gece
    • La germana: Finsternis, Dunkelheit
    • La kataluna: fosca