Vorto: nivelo
-
Horizontala ebeno; alteco de ebeno.
la suno atingis la nivelon de la maro
el la profundo kreskis verda trunketo, kaj kiam ĝi atingis la nivelon de la akvo, elkreskis el ĝi folio
vi la nazon portas tro super la nivelo
en la loko Kalaveraso, sur la alteco de 1400 metroj super la nivelo de la maro, troviĝas
La lago Chautauque kuŝas sur la alteco de 1 400 futoj super la nivelo de la Atlanta Oceano
la inundo atingis la nivelon de la unua etaĝo
ternivelo
-
(figure) Grado de io kompare al alia afero aŭ ene de difinita skalo.
atingi altan nivelon
altigi la nivelon de la studoj, de la ekzamenoj
la morala, ekonomia nivelo malaltiĝis
tiu ekspozicio permesas ekkoni la nivelon de la belga arto
la uzado de internacia lingvo metas ĉiujn oratorojn sur la nivelon de plej kompleta egaleco
peznivelo, kunlaboras sur la nivelo de naciaj registaroj kaj gigantaj privataj entreprenoj kaj postulas jaran membrokotizon de po 12 000 usonaj dolaroj
la ekonomio en Germanio kreskos ĝis 3 % sian plej altan nivelon en la lastaj 3,5 jaroj
la impostoj estas je tiom alta nivelo, eble la plej alta en la mondo
antaŭ dudek jaroj la esperoj estis je tre malalta nivelo
la nivelo de angla kapableco inter japanoj ne plialtiĝis
En aliaj lingvoj
- La angla: level
- La ĉeĥa: hladina, stupeň, úroveň
- La franca: niveau
- La germana: Niveau, Ebene, Stand, Spiegel, Höhe
- La hispana: nivel
- La hungara: szint, nívó
- La nederlanda: niveau, peil
- La portugala: nível
- La rusa: уровень
- La slovaka: hladina, stupeň, úroveň