Vorto: nito

  1. Metala stangeto, ofte kun kapeto simila al la najla ĉe unu ekstremo, uzata por fari nitjunton traigante la kunigatajn pecojn per la nito kaj bate displatigante ties duan ekstremon por formi la duan kapeton fiksantan. Ekzistas ankaŭ glataj nitoj, kies kapetojn oni formas samtempe dum la fiksado.

    • al iliaj oreloj venis la mallaŭta klako de la fortiritaj nitegoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: rivet
    • La belorusa: заклёпка
    • La ĉeĥa: nit (nyt), nt
    • La franca: rivet
    • La germana: Niet(e)
    • La greka: πριτσίνι
    • La hispana: remache
    • La hungara: szegecs
    • La nederlanda: klinknagel
    • La persa: پرچ
    • La pola: nit
    • La portugala: rebite
    • La rusa: заклёпка
    • La slovaka: nit, nt