Vorto: nigra

  1. De koloro plej kontraŭa al blanko, samkolora kiel karbo kaj fulgo.

    • nigra kiel inko, korva flugilo

    • nigra frako

    • sed post kelkaj tagoj li plene hejmiĝis inter la fulgonigraj viroj de la Torentaj uzinoj

    • nigre vestita

    • karbonigra

  2. Malluma.

    • nigra nokto

  3. (figure) Funebra, malgaja, pesimisma.

    • nigra humoro

    • nigrevidulo

    • nigraj pensoj (melankolio)

  4. (figure) Malicega, abomeninda.

    • nigra animo, koro, krimo

    • vi, nigraj semantoj de malpaco

En aliaj lingvoj

    • La angla: black
    • La belorusa: чорны
    • La bretona: du (ag.)
    • La bulgara: черен
    • La ĉeĥa: černý, pokoutní
    • La ĉina: 黑 [hēi]
    • La franca: noir (adj.)
    • La germana: schwarz
    • La greka: μαύρος
    • La hispana: negro
    • La indonezia: hitam
    • La japana: 黒い [くろい]
    • La nederlanda: zwart (bn.)
    • La pola: czarny
    • La portugala: negro, preto
    • La rusa: чёрный
    • La slovaka: pokútny
    • La sveda: svart
    • La turka: kara, siyah
    • Tokipono: pimeja
    • Volapuko: blägik
    • La indonezia: gelap, kelam
    • La turka: kara