Vorto: neulo

  1. Homo kiu neas, malaprobas.

    • a. Malaprobanto, malfavora voĉdonanto.

      • ne plu okazas debato sed monologo de la neuloj

      • bombardis jesuloj kaj neuloj unu la alian per veroj, duonveroj, kredoj, esperoj, mensogoj

      • amasoj da jesuloj, portantaj skotajn flagojn, kantis, dancis kaj ridis, ‐ surstratiĝis ankaŭ amasoj da neuloj, portantaj la britan flagon

    • b. Homo, kiu tro volonte neas kaj kritikas.

En aliaj lingvoj

    • La germana: Neinsager
        • a. La franca: désapprobateur (subst.)
        • b. La franca: criticailleur