Vorto: nesto
-
Korbeto aŭ konstruaĵeto farata de la birdoj kaj de kelkaj insektoj kaj fiŝoj por demeti siajn ovojn kaj kovi la idojn.
la diversaj specoj de termitoj konstruas nestojn de tre diversa formo
al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto
-
(figure) Hejmo rigardata kiel restadejo, rifuĝejo.
la amata kaj amanta edzo aranĝis por ŝi molan, varman kaj oportunan neston
fari sian neston
ĉu ĉi tiun domon vi rigardas kiel neston de rabistoj?
En aliaj lingvoj
- La angla: nest
- La belorusa: гняздо
- La bretona: neizh
- La bulgara: гнездо
- La ĉeĥa: hnízdo
- La franca: nid
- La germana: Nest
- La greka: φωλιά
- La hispana: nido
- La hungara: fészek
- La nederlanda: nest
- La portugala: ninho
- La rusa: гнездо
- La slovaka: hniezdo