Vorto: nervo
-
Histo, konsistanta el fibreca strukturo de aksono-faskoj, ĉirkaŭita de blankeca tegaĵo, servanta por transporti elektroĥemiajn impulsojn inter korpaj organoj: transkondukanta al la cerbo la impresojn ricevitajn de sentorganoj kaj al la muskoloj la impulsojn de la cerbo.
ĉu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn?
narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn , blindigas la penson, surdigas la konsciencon
la nervofibroj elretinaj, fakte, interplektiĝas tiel, ke la dekstra cerba hemisfero ricevas la maldekstran duonon de la bildo, kaj la maldekstra hemisfero la duonon dekstran
por «herpes zoster»-infekto estas tipaj tre dolorigaj veziketoj sur la haŭto de la torako kaj dorso en interripaj interspacoj, ĉar estas trafitaj interripaj nervoj
intertempe la ĥirurgoj disponis jam pri okul-mikroskopoj, tiel ke la risko difekti tendenojn kaj nervojn estis jam multe malpli granda
li rigardis tra la fenestro eksteren kaj estis, kvazaŭ la bildo devus trakuri kilometrojn longajn nervofibrojn ĝis lia cerbo, kie la fragmentigitaj impulsoj unu post alia denove devis rekombiniĝi en bildon
oni trafas la «nervocentron” de UEA en speciala okazo
En aliaj lingvoj
- La angla: nerve
- La belorusa: нэрв
- La bretona: nervenn
- La ĉeĥa: nerv, čiv
- La ĉina: 神经
- La franca: nerf
- La germana: Nerv
- La greka: νεύρο
- La hispana: nervio
- La hungara: ideg
- La itala: nervo
- La nederlanda: zenuw
- La pola: nerw
- La portugala: nervo
- La rusa: нерв
- La slovaka: nerv
- La sveda: nerv