Vorto: nepo
-
Filo de la filo aŭ filino rilate al ties gepatroj.
nepoj estas krono de maljunulinoj
ĉion ĉi tion iam rakontis maljuna avo al sia malgranda nepo
de antikveco avino amegas sian nepon
la nepoj vin benos, se vi pacience eltenos
li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato
nia eŭropa civilizacio, nepo de la gloraj kulturoj de Grekio kaj Romo, ido de Renesanco, lulilo de grandaj pentristoj, poetoj, komponistoj, filozofoj
En aliaj lingvoj
- Ido: nepotulo
- La angla: grandson
- La belorusa: унук
- La bretona: mab-bihan
- La ĉeĥa: vnuk
- La franca: petit-fils
- La germana: Enkel
- La greka: εγγονός
- La hebrea: נכד
- La hispana: nieto
- La hungara: unoka
- La indonezia: cucu
- La nederlanda: kleinzoon
- La persa: نوه (پسر)
- La pola: wnuk
- La portugala: neto
- La rusa: внук
- La slovaka: vnuk
- La sveda: barnbarn (pojke), sonson, dotterson
- La turka: erkek torun
- Volapuko: posson