Vorto: neordinara

  1. Ne ordinara.

  2. (parolante pri punkto a rilate al kompleksa funkcio f) Tia, ke f estas holomorfa en malfermita disko kun centro a, krom ĉe a mem.

    • la funkcio (z-a)-1 akceptas neordinaran punkton en a

    • Rimarko: Kelkaj matematikistoj uzas «singulara» ĉi-sence. Tio ŝajnas malkonsilinda pro la ĝis nun pure gramatika senco de «singularo». Bricard parolas pri «neordinara punkto» de funkcio, sed ja pri «singulara punkto» de kurbo. Tio ne aspektas tre konsekvenca uzado. Aliaj proponas «singularaĵo» aŭ «apartaĵo» kun signifo «neordinara punkto». Supozante, ke tiaj mallongigaj formoj estus utilaj, sufiĉus diri «neordinaraĵo».

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: neběžný, neobyčejný, zvláštní
    • La franca: particulier, singulier (particulier)
    • La rusa: необычный, необыкновенный, особый
    • La slovaka: neobyčajný, nie bežný, zvláštny
    • La angla: singular (point)
    • La franca: (point) singulier
    • La germana: singulär (-e Stelle)
    • La rusa: особая (точка)