Vorto: neniu
-
Nea nedifina pronomo montranta neeston aŭ foreston de ĉiu ajn persono aŭ afero.
en la ĉambro estis neniu krom li
tiu nekonata lando el kiu neniu plu revenas
neniun ni renkontis
mi konas neniun en la urbo
kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun
neniu el miaj invititoj ankoraŭ alvenis
inter tiom da libroj neniun mi povas elekti
-
Nea nedifina samsignifa adjektivo.
neniu gazeto alvenis hodiaŭ
ni havas neniun serviston
mi faros miraklojn, kiuj ekzistis ĉe neniuj gentoj
«Hodiaŭ neniuj historioj estos rakontataj!» diris la dio de dormo
estos neniuj dioj, krom Kristo, kaj neniuj temploj, krom la kristanaj
en la teretaĝo estis neniuj fenestroj
mi ankaŭ konscie menciis neniujn personojn, por eviti la nemerititan nemencion de tiu aŭ alia
En aliaj lingvoj
- La angla: nobody
- La belorusa: ніякі
- La bretona: den ebet, hini ebet
- La ĉeĥa: nikdo, žádný
- La franca: personne
- La germana: kein, keine
- La greka: κανένας, κανείς
- La hispana: nadie
- La hungara: semelyik
- La itala: nessuno
- La kataluna: ningú
- La nederlanda: niemand
- La pola: nikt, żaden
- La portugala: ninguém
- La rumana: nimeni
- La rusa: никто
- La slovaka: nik, nikto, žiadny
- La sveda: ingen
- Tokipono: ala
- Volapuko: nek
- La bretona: ebet
- La kataluna: cap, ningun
- La nederlanda: geen enkel
- La portugala: nenhum
- La rusa: никакой, никоторый
- Volapuko: nonik