Vorto: nenio

  1. Nea nedifina pronomo montranta foreston, mankon de io.

    • nenio estas preta

    • pli bona io, ol nenio

    • li manĝis nenion

    • kial vi diras nenion?

    • nenio povas ŝin konsoli

    • ni nenion povis vidi

    • nenion malbonan li faris

    • por nenio oni faras nenion

    • via rimedo nenion taŭgas

    • nenionfarado, neni(o)farado

    • Rimarko: En la Fundamento nenio aperas kiel regule formita, neradika tabelvorto, aliflanke la derivaĵoj montras, ke neni estas uzata ankaŭ radike. Vidu la rimarkon ĉe neniigi.

  2. Absoluta foresto de estado de io ajn.

    • la absoluta nenio ne estas pli facile komprenebla ol senfino

    • ni ĉiuj konfuze dronos en la abismo de la neniaĵo

  3. Absoluta senvaloraĵo.

    • vi estas neniaĵo kaj via agado estas neniaĵo

    • jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro, vento kaj senhavaĵo estas iliaj idoloj

    • kiu havas nenion estas nenio

En aliaj lingvoj

    • La angla: nothing, naught, none, not any thing
    • La belorusa: нішто
    • La bulgara: нищо
    • La ĉeĥa: nic, nénie
    • La franca: rien
    • La germana: nichts
    • La greka: τίποτα, τίποτε
    • La hispana: nada
    • La hungara: semmi
    • La nederlanda: niets
    • La pola: nic
    • La portugala: nada
    • La rumana: nimic
    • La rusa: ничто
    • La slovaka: nič, nénia
    • La sveda: ingenting
    • Tokipono: ala
    • Volapuko: nos
    • La angla: nothingness, oblivion
    • La belorusa: нішто
    • La bulgara: нищо
    • La franca: néant
    • La greka: το τίποτα
    • La hungara: a semmi
    • La nederlanda: het niets
    • La pola: nicość, pustka
    • La portugala: nada
    • La rusa: ничто
    • La angla: nothing
    • La germana: Nichts
    • La hungara: semmiség
    • La nederlanda: waardeloos ding