Vorto: neniigi

  1. (transitiva) Tute forigi, detrui, pereigi.

    • la tertremo neniigis ok vilaĝojn

    • la barbaraj invadoj neniigis la romanan potencon

    • ne sufiĉas neniigi (negativa), necesas plenigi la malplenon

    • la ĉielo disneniiĝos

    • Rimarko: Z atentigas, ke "ĉar la vortoj «neniigi» kaj «neniiĝi» estas jam de longa tempo tre bone konataj kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone". Vidu la rimarkon ĉe nenio.

  2. (transitiva) Tute senvalorigi, nuligi, senefikigi.

    • neniigi decidon, regulon

    • niaj klopodoj neniiĝis

En aliaj lingvoj

    • La angla: to annihilate
    • La belorusa: зьнішчаць
    • La bulgara: унищожавам
    • La ĉeĥa: ničit, zničit
    • La franca: anéantir, annihiler
    • La germana: aufheben, annullieren, auflösen, negieren
    • La hungara: megsemmisít
    • La nederlanda: vernietigen
    • La pola: anihilować, niweczyć, unicestwić, wniwecz obrócić, zniszczyć
    • La rumana: anihila, distruge, epavă, întoarce-te, strica
    • La rusa: уничтожить
    • La slovaka: kynožiť, nivočiť, zmariť, zničiť
    • La angla: to annul, invalidate, void