Vorto: nenia
-
De neniu ajn speco aŭ kvalito.
ni bezonas nenian helpon
liaj klopodoj atingis nenian rezulton
nenia antaŭa sperto estas necesa
ni komprenas neniajn ŝercojn en aferoj, kiuj koncernas honoron
la publikigado de via artikolo sekve estus por mi absolute nenia malagrablaĵo
por peko senkonscia, puno nenia
deklinacioj tute estas bezonaj neniaj
En aliaj lingvoj
- La angla: not any, no (adj.)
- La belorusa: ніякі
- La ĉeĥa: nijaký, žádný
- La franca: d'aucune sorte
- La germana: keinerlei
- La hungara: semmilyen
- La nederlanda: generlei
- La pola: żaden, nijaki
- La portugala: de nenhum tipo
- La rumana: nici unul
- La rusa: никакой
- La slovaka: nijaký, žiaden
- La sveda: inget slags