Vorto: nek
-
Nega konjunkcio, enkondukanta kroman negatan propozicion aŭ parton; samsignifa kun «kaj ne».
mi ne renkontis lin nek lian fraton
la viro ne ridis nek ekĝemis
neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la mizeriĝo, nek en la tempo, kiam ŝi provis diversajn vojojn kaj de ĉiuj devis retiriĝi post kelkaj faritaj pasoj, neniam Marta prezentis al si, ke ŝiaj fortoj estas tiel malgrandaj
Rimarko: Post sen oni uzas prefere kaj ol nek: ili kreskas sen plugo kaj sem'; strangaj kreskaĵoj sen tero kaj bazo.
En aliaj lingvoj
- La angla: nor
- La belorusa: ні
- La ĉeĥa: ani, také ne
- La finna: eikä (enkä, etkä...)
- La franca: ni
- La germana: auch nicht
- La greka: ούτε
- La hebrea: ולא
- La hispana: ni, tampoco
- La hungara: sem
- La nederlanda: noch
- La portugala: nem
- La rusa: ни
- La slovaka: ani, tiež nie