Vorto: negoco
-
Profitcela komerca aŭ industria okupo, entrepreno.
en malgranda urbeto, ĉe unu homo, kiu havis sian propran negocon
en multaj landoj televido estas negoco kaj elsendoj nur reklamujoj
la negoco viglis dum tri jaroj
-
Aparta komerca afero de aĉeto aŭ vendo; operacio, transakcio.
nenio malhelpas aĉetanton iri rekte al la fabrikanto, tiel ke la retservo ricevas nenion el la negoco
En aliaj lingvoj
- La angla: transaction
- La ĉeĥa: obchod (podnik), obchodní jednání, obchodování
- La franca: affaire (commerciale), négoce
- La germana: Geschäft
- La hispana: negocio
- La hungara: üzlet (business)
- La nederlanda: handelszaak
- La portugala: negócio
- La rusa: дело, бизнес
- La slovaka: obchodné jednanie
- La nederlanda: handelstransactie, transactie (handel)
- La rusa: сделка