Vorto: negi
-
(transitiva) Aserti, ke io ne estas vera aŭ efektiva aŭ necesa.
negi sian kulpon, sian partoprenon en la afero
foje en letero Wen Yiduo skribis ke Profesoro Winter havis «tre romantikan junecon», kaj s-ro Maljuna Winter neniam negis aŭ klarigis tiun aserton
mi ne negas la fakton, ke la nuntempa japana kulturo kaj ties spiriteco ŝanĝiĝas tre draste
Jen! Ni donis al ili la veron, ili tamen negas ĝin
personoj kiuj konstante negadis la ekzistadon de
li estas nenegeble talenta
-
(transitiva) Malakceptante, kontraŭi.
negi la arton kaj la belon
unue ili volas terure suferigi al vi la koron por igi vin negi vian dion
efektive tamen, negi sin mem signifas ne, ke oni negas sin antaŭ io alia, por do unuiĝi kun tiu alia ‐ male, per la negado aperas el la interno de ni mem la origina memo, la vera memo
Se iu sentus miron, eĉ envion, / ĝi estu nur ĉar ni la Muzon flegis. / Ni ne defiis sorton, ne ĝin negis, / sed amis kaj postlasis poezion
En aliaj lingvoj
- La angla: deny
- La belorusa: адмаўляць
- La ĉeĥa: negovat, popírat
- La franca: nier
- La germana: verneinen
- La hispana: negar
- La hungara: tagad
- La nederlanda: ontkennen
- La pola: negować
- La portugala: negar
- La rusa: отрицать
- La slovaka: negovať, popierať
- La angla: reject
- La belorusa: адмаўляцца, выракацца
- La germana: ablehnen
- La hungara: megtagad
- La pola: negować, odrzucać, przeczyć, zaprzeczać
- La rusa: отречься