Vorto: necesa
-
Estanta nepre bezonata; ne povanta esti malhavata aŭ ne uzata.
sen apartaj kapabloj kaj streĉado de la kapo, oni povas formi ĉiujn vortojn, esprimojn kaj frazojn, kiuj estas necesaj
la aero estas necesa por ĉiuj vivantaj estaĵoj
via ĉeesto ĉe la kunsido estas necesa
fari ĉion necesan por sukcesi
necesa formalaĵo
la artikolo estas oportuna sed ne necesa
-
Laŭracie aŭ laŭlogike ne povanta esti alieca aŭ ne esti; nepre okazonta, neevitebla.
varmo estas necesa efiko de fajro
necesa konsekvenco de principo
En aliaj lingvoj
- La angla: necessary
- La belorusa: неабходны, патрэбны
- La ĉeĥa: nevyhnutelný, nutný, potřebný
- La franca: nécessaire
- La germana: nötig, notwendig
- La greka: αναγκαίος, απαραίτητος, χρειαζόμενος
- La hispana: necesario
- La hungara: szükséges
- La itala: necessario
- La nederlanda: nodig, noodzakelijk
- La pola: potrzebny, konieczny, niezbędny
- La portugala: necessário
- La rusa: необходимый, нужный
- La slovaka: nenahraditeľný, neodvratný, nutný, veľmi potrebný
- Tokipono: wile