Vorto: neŭtra

  1. Gramatika genro aŭ genro, kiu depende de la lingvo povas implici neulecon aŭ neaktivecon. En Esperanto tiu nocio konkretiĝas en aĵgenro.

  2. Nek acida nek baza.

  3. (parolante pri elemento e∈E rilate al operacio † en E) Tia, ke x†e = e†x = x por ĉiu x∈E.

    • la nombroj 0 kaj 1 estas neŭtraj respektive rilate al adicio kaj multipliko

    • idento-rilato estas neŭtra rilate al kunligo de rilatoj

    • Rimarko: Pli vaste eblas diri, ke elemento estas neŭtra dekstre (resp. maldekstre), se nur x†e = x (resp. e†x = x). Kiam la operacion oni signas adicie (resp. multiplike), la neŭtran elementon oni ofte signas per 0 (resp. 1).

En aliaj lingvoj

    • La angla: neuter, inanimate
    • La belorusa: ніякі (род)
    • La franca: neutre
    • La germana: sächlich
    • La greka: ουδέτερος
    • La hispana: neutro
    • La hungara: semleges
    • La nederlanda: onzijdig
    • La pola: nijaki
    • La portugala: neutro
    • La rusa: средний (о роде)
    • La angla: neutral
    • La belorusa: нэўтральны
    • La germana: neutral
    • La hungara: semleges
    • La nederlanda: neutraal
    • La pola: obojętny
    • La rusa: нейтральный
    • La angla: neutral
    • La belorusa: нэўтральны
    • La germana: neutral
    • La hungara: neutrális
    • La pola: neutralny
    • La rusa: нейтральный