Vorto: ne
-
Partikulo esprimanta negon, foreston, mankon de la priparolata ago aŭ eco.
abelujon ne incitu, amason ne spitu
al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras
al malriĉulo infanoj ne mankas
aĝo maljuna ne estas oportuna
agrabla estas gasto, se ne longe li restas
nedeviga
nemovebla
bone vivi ne laborante
foriri ne manĝinte
preteriri ne rimarkante la florojn
ricevi grizan haron, ne vidinte altaron
li venis neatendite
oni ne povis ne ridi
Rimarko: Se la nego koncernas ne la tutan propozicion, sed iun frazparton, tiam «ne» senpere antaŭu la parton, kiun ĝi koncernas kaj negas: ne ĉio utilas, kio brilas; tio ĉi ja estas ne mia kulpo; vi ne devas diri tion sinun ei tarvitse sanoa sitä; vi devas ne diri tion et saa sanoa sitä; ne vi devas diri tion; ne tion vi devas diri; ne tute bona ei aivan hyvä; tute ne bona ei lainkaan hyvä; [tiuj] honoroj […] apartenas ne al mi.
Rimarko: Ĉe alia nea vorto (neniom, neniu, nenial, neniam, neniel, nenia, nenio, nenie, nenies) la vorto «ne» estas forlasata.
-
Modala vorto esprimanta kontraŭecon, malkonsenton, rifuzon.
ĉu vi volas? respondu jes aŭ ne
mi opinias, ke ne
diru mem, ĉu hundo aŭ ĉevalo povas ridi? ne, plori ili povas, sed ridi ‐ tiun kapablon havas nur la homo
Rimarko: Same kiel ĉe jes, en Esperanto ekzistas hezito en respondo de demandoj aŭ asertoj negaj: ĉu respondi laŭ la maniero de logikistoj, programistoj kaj orientanoj pri la tuta aserto, aŭ (laŭ la tradicio de la lingvoj okcidentaj) respondi tian demandon ignorante la negon (egale kiel la kontraŭan demandon pozitivan). Jen ekzemploj pri la respondo orienta-logikisma: — la poloj sekve ĝin eĉ ne defendos? — ho ne, ili kolektis jam soldatojn; sed Sara malkonfesis, dirante: mi ne ridis, ĉar ŝi timis, ‐ sed Li diris: ne, vi ridis; vi eble demandos: […] ĉu en ĉi tiu grava kaj solena momento li nenion pli havis por diri al ni? ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena; ankaŭ ne ekzistas tenso en la ĉina lingvo por verboj, tio certe estas surpriza por alilingvanoj, ĉu la ĉinoj ne havas la koncepton pri tempo? certe ne!. Komparu la rimarkon pri JES.
En aliaj lingvoj
- La angla: no
- La belorusa: не
- La bulgara: не
- La ĉeĥa: ne, nikoli, nikoliv
- La ĉina: 不 [bù]
- La franca: non, ne... pas
- La germana: nicht
- La greka: δεν, μην
- La hebrea: לא
- La hispana: no
- La hungara: ne
- La nederlanda: niet, geen
- La pola: nie
- La portugala: não
- La rusa: не
- La slovaka: nie
- La turka: hayır
- Tokipono: ala
- Volapuko: ne
- La angla: no
- La finna: ei (en, et,...)
- La germana: nicht, nein
- La greka: όχι
- La hungara: nem
- La indonezia: tidak
- La nederlanda: nee
- La rusa: нет