Vorto: naturo
-
Ĉio en la universo, precipe en la homa mondo, kio spontane estas, kion ne faris homa arto.
la tri regnoj de la naturo
la lando prezentas multajn naturbelaĵojn
la mirindaĵoj, la krudaj fortoj de la naturo
la naturo malavare favoris tiun regionon
la kuracistoj povas nur helpi la naturon
pentri laŭ naturo
-
Esenco de estulo aŭ aĵo, plej ofte konsiderata kontraste kun la ecoj akiritaj per laboro kaj arto de homo.
li profunde konas la homan naturon
havi honestan, kruelan naturon
kutimo estas dua naturo
la naturo de la virinoj estas ĝenerale pli emociema ol la naturo de la viroj
a. En kristologio, ĉiu el la du principoj formantaj la personon de Jesuo la Kristo: la homa naturo kaj la dia naturo.
En aliaj lingvoj
- La angla: nature
- La belorusa: прырода
- La bretona: natur
- La ĉeĥa: nátura (hovor.), příroda, povaha, příroda
- La franca: nature
- La germana: Natur
- La greka: φύση
- La hispana: naturaleza
- La hungara: természet
- La indonezia: alam
- La nederlanda: natuur
- La pola: przyroda, natura
- La portugala: natureza
- La rusa: природа
- La slovaka: príroda; povaha
- La sveda: natur
- La ukraina: природа
- La pola: natura
- a. La malnovgreka: φύσις
- La rusa: естество