Vorto: natura
-
Apartenanta al la naturo kaj konforma al ĝiaj leĝoj.
studi la naturajn fenomenojn
tiu altaĵo ne estas natura monto
per neevitebla natura reago
li mortis per natura morto
natura mineralakvo
reciproka fremdeco dividas inter si la naturajn filojn de sama lando
Volapuk pereis ĉefe pro manko de natura evoluipovo
natura entjero
-
Konforma al denaska ecaro de estulo aŭ aĵo kontraste kun artefariteco, kulturo, civilizo aŭ kun afekto aŭ komplikeco.
sekvi siajn naturajn inklinojn
ni ne konas la naturan staton de l' prahomo
natura (neakirita, seninstrua) elokventeco, spirito
natura saĝo
la naturaj kaj la artaj lingvoj
ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde
natura stilo
konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, la lingvoj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon
-
Memkomprenebla, memsekva.
tia singardo estas tute natura ĉe maljunulo
la ideo de Kolumbo ŝajnas al ni nun tute simpla kaj natura
kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado
-
Kvalifikas noton ne modifitan de dieso aŭ bemolo.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: прыродны, натуральны
- La bretona: naturel
- La ĉeĥa: naturální, přirozený, přirozený, přírodní, samozřejmý
- La franca: naturel
- La germana: natürlich
- La greka: φυσικός
- La hispana: natural
- La hungara: természeti, természetes
- La indonezia: alami, alamiah, natural
- La nederlanda: natuurlijk
- La portugala: natural
- La rusa: природный, естественный
- La slovaka: nenútený, neumelý, prirodzený
- La sveda: naturlig