Vorto: natro
-
Senkolora alkalo, natria hidroksido uzata por multaj industriaj celoj; NaOH.
Rimarko: Ĉi tiu signifo estas la sola kiun prezentas PIV; PIV2 ĝin ne plu konas.
-
Ne plu specife konata lavsubstanco, menciata en Biblio, eble minerala lavsodo, eble salpetro, eble natro aŭ io alia.
se vi eĉ lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaŭ Mi, diras la Sinjoro
Rimarko: Favore al la natro-interpreto menciindas la alia uzo biblia: Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta; evidente, tiu natro grave vundas onian haŭton, ĝuste kiel la kaŭstika sodo NaOH.
En aliaj lingvoj
- La angla: caustic soda, lye
- La belorusa: каўстычная сода, едкі натр
- La ĉeĥa: natron
- La franca: hydroxyde de sodium, soude caustique
- La germana: Ätznatron
- La hispana: sosa cáustica
- La nederlanda: natriumhydroxide, bijtende soda, loogzout
- La rusa: едкий натр, каустическая сода, каустик
- La slovaka: natron, sóda, uhličitan sodný
- La sveda: kaustiksoda, natriumhydroxid
- La angla: nitre
- La franca: soude
- La germana: Natron
- La hungara: szóda
- La nederlanda: salpeter (arch.)
- La rusa: мыло
- La sveda: natriumkarbonat