Vorto: nasko

  1. Ago naski, rezulto de la ago.

    • ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravediĝo

    • ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro

    • subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino

    • Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj

    • la senĉesa rondo de nasko kaj morto

    • gravediĝo kaj nasko estas danĝeraj por virinoj

    • antaŭvidita malkresko de la naskokvanto en urboj

    • en Eŭropo disvastiĝas tiu vidpunkto, ke la patrino povas mem decidi pri la nasko, la hejma nasko kostas malpli por la ŝtato

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: porod zvířete, vrh
    • La franca: naissance
    • La germana: Geburt
    • La hispana: nacimiento
    • La slovaka: pôrod zvieraťa, vrh