Vorto: naski

  1. (transitiva) Produkti idon parolante pri ino.

    • jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon

    • la virino naskis infanon

    • Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon

    • Georgo Vaŝingtono estis naskita la dudek duan Februaron de l' jaro mil sepcent tridek dua

    • li estas nobele naskita

    • ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj

    • ili estas naskitaj malamikoj

    • malvive naskita projekto, decido, esprimo

    • ŝi estas en la kvara monato de naskonteco

  2. (transitiva) (figure) Estigi, kaŭzi, okazigi.

    • konfido naskas konfidon

    • barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis

    • feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas

    • tio naskis ĝojon, admiron, suspekton, grandan scivolon, malpacon

    • tiu unua sukceso naskis multajn esperojn

  3. (transitiva) Diri, ke aro A naskas aron B signifas, ke aro B inkluzivas A kaj ĉiujn rezultojn de iuj operacioj inter elementoj de B, sed nenion pli. Oni nomas aron A la naskanta aro, ĝiajn elementojn la naskantoj, kaj aron B la naskita aro.

    • la idealo naskita en ringo per naskanta aro {a,b} estas aro de ĉiuj elementoj p×a+q×b

    • en modulo aŭ vektora spaco, la subaro naskita de A estas la subaro de ĉiuj linearaj kombinaĵoj el elementoj de A

    • por naski n-dimensian vektoran spacon, sufiĉas n naskantoj

    • Rimarko: La indikita fonto uzas la terminon en geometria kunteksto (punkto naskas linion, linio naskas surfacon), kiu supozigas «movon» de la koncerna objekto.

En aliaj lingvoj

    • La angla: to bear, to give birth
    • La belorusa: нараджаць, параджаць, утвараць
    • La bretona: genel
    • La ĉeĥa: plodit, porodit, povít, rodit, tvořit, vytvářet, vzbudit
    • La franca: engendrer (enfanter), enfanter, susciter, mettre au monde
    • La germana: gebären
    • La hispana: parir, dar a luz
    • La hungara: szül
    • La nederlanda: baren
    • La pola: rodzić
    • La portugala: dar à luz, parir, gerar
    • La rumana: a naşte
    • La rusa: родить
    • La slovaka: plodiť, porodiť, poviť, rodiť, tvoriť
    • La germana: hervorbringen
    • La hungara: szül, kelt
    • La nederlanda: teweegbrengen
    • La portugala: gerar, criar
    • La rusa: породить, произвести на свет
    • La angla: generate, span
    • La franca: engendrer (math.), générer, sous-tendre
    • La germana: erzeugen, bestimmen, aufspannen
    • La hungara: generál, alkot
    • La pola: generować
    • La rusa: порождать, образовать, натягивать