Vorto: narciso

  1. Vegetaĵo asparagoparenca el la mediteranea zono, kies floroj havas pokalforman kromkoronon kaj intensan bonodoron; genro el familio amarilidacoj (Narcissus), i.a. kun la specio jonkvilo.

    • la tero baldaŭ kovriĝis de smeralda verdaĵo, kiun superstaris narcisoj kaj violoj

    • miloj da diversaj narcisoj malfermiĝas meze de majo

    • legendo diras, ke narciso estas transformita el akva feino

En aliaj lingvoj

    • La angla: narcissus, daffodil
    • La belorusa: нарцыс
    • La bretona: rozenn-gamm
    • La ĉeĥa: narcis
    • La franca: narcisse
    • La germana: Narzisse
    • La greka: νάρκισσος
    • La hispana: narciso
    • La hungara: nárcisz
    • La indonezia: narsis
    • La kataluna: narcís
    • La nederlanda: narcis, paasbloem
    • La portugala: narciso
    • La rusa: нарцисс
    • La slovaka: narcis
    • La sveda: narciss