Vorto: nano-

  1. «Miliardono da» (10-9) en la Internacia Sistemo de unuoj (SI).

    • malkreskas la dimensioj de unuopaj elementoj ĝis kelkaj nanometroj

    • Rimarko: Kiel plena vorto nano signifas malgrandegulon.

  2. Koncerna al procedoj kaj artaĵoj je nanometra skalo, alivorte je grando de molekuloj aŭ atomoj.

    • normalaj substancoj, kiujn ni ĉiutage uzas, ekhavas tute novajn ecojn kiam oni faras nanopartiklojn el ili

    • nanomedicino favoras plibonigon de la diagnozaj teknikoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: nano-
    • La belorusa: нана-
    • La bulgara: нано-
    • La franca: nano-
    • La germana: Nano-
    • La hispana: nano-
    • La hungara: nano-
    • La itala: nano-
    • La kataluna: nano-
    • La nederlanda: nano-
    • La norvega: nano-
    • La persa: نانو
    • La pola: nano-
    • La portugala: nano-
    • La rusa: нано-
    • La sveda: nano-