Vorto: najtingalo
-
Genro el familio turdedoj (Luscinia), rimarkinda pro sia bela kanto.
li ankaŭ havis najtingalon, kiu povosciis kanti tiel, kvazaŭ ĉiuj ĉarmaj melodioj loĝus en ĝia malgranda gorĝo
la najtingalo kantas belege, kaj la kardelo ĝin imitas
loĝis najtingalo, kiu kantadis tiel dolĉe, ke eĉ la malriĉa fiŝkaptisto, kiu tute kaj plene estis okupita de sia profesio, silente kuŝiĝadis kaj aŭskultadis
ĉiuj kantoj de la oriento parolas pri la amo de la najtingalo al la rozo
eĉ najtingalo ne estas sen galo
En aliaj lingvoj
- La angla: nightingale
- La belorusa: салавей
- La bretona: eostig
- La bulgara: южен славей
- La ĉeĥa: slavik, slavík obecný
- La franca: rossignol
- La germana: Nachtigall
- La greka: αηδόνι
- La hispana: ruiseñor
- La hungara: fülemüle, csalogány
- La kataluna: rossinyol, gènere Luscinia
- La nederlanda: nachtegaal
- La persa: بلبل
- La pola: słowik
- La portugala: rouxinol
- La rusa: соловей
- La slovaka: slávik
- La sveda: näktergal
- La turka: bülbül