Vorto: nacio
-
Memkonscia etno, iom granda popolo, konsistanta el tuto de la homoj loĝantaj en difinita teritorio kaj ligitaj per komuneco de lingvo, kutimoj, historio, tradicioj, interesoj kaj valoroj.
precipe la lingvo faras la nacion
nacio batalanta por kreo de sia propra ŝtato
nacio dividita inter pluraj regnoj
lernolibroj kaj vortaroj, eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte
ni penas tradukadi la verkojn de ĉiu nacio en la lingvojn de ĉiuj aliaj nacioj
ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian, sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia
dissemiĝis la insuloj da popoloj en siaj landoj, ĉiu laŭ sia lingvo, laŭ siaj gentoj kaj nacioj
ĉu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj Ĥaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
li prenis de ĉiuj nacioj: de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek
la flagoj de ĉiuj nacioj bloviĝas en la aero
vi, Hebreoj, estas malgaja nacio
-
Popolo rigardata kiel suvereno.
asertas, ke antaŭe Jugoslavio estis «unu sola ŝtato kaj unu sama nacio»
la imperiestro de la «sankta romia imperio de la germana nacio» promesis protekti kaj ŝirmi lin
oni kulpigis la sinjorinon pro malhonorigo de la nacio kaj pro incito al rasismo
mi demandas al mi, ĉu nacio de 350 homoj povus jare prizorgi 100 000 turistojn
konfliktoj kaj disdividoj en la mensoj kaj la koroj de la ĉeĥa nacio
nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, ĉar Dio konfuzos ilin per diversaj malfeliĉoj
Vi regas super ĉiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco
-
Regno.
Rimarko: Tiu senco estas fremda al Esperanto, sed aperas en terminoj tradukitaj el la angla: Unuiĝintaj Nacioj.
-
lando, patrujo.
En aliaj lingvoj
- La angla: nation
- La belorusa: нацыя
- La bretona: broad
- La bulgara: нация
- La ĉeĥa: národ
- La franca: nation
- La germana: Nation
- La hispana: nación
- La hungara: nemzet
- La itala: nazione, popolo
- La kataluna: nació
- La nederlanda: natie, volk
- La pola: naród
- La portugala: nação
- La rusa: нация
- La slovaka: národ
- La turka: ulus
- La belorusa: народ
- La germana: Volk
- La rusa: народ
- La belorusa: дзяржава, краіна
- La germana: Staatsvolk
- La rusa: государство