Vorto: na
-
Prepozicio, kiun iuj metas antaŭ vorton aŭ frazparton, kies kazo estas akuzativo, kaj kiu ne povas alpreni la finaĵon -n.
mi rekomendas na UniRed
mi volas na ambaŭ
evitu uzi na alies, uzu na aliula
mi legis na Lingvaj Respondoj
Cezaro diris na «Ĵetkubo estas ĵetita»
nur iom da virinoj ŝatas na iom da viroj
Rimarko: Aliaj rigardas tiun prepozicion kontraŭfundamenta. Eblaj alternativoj estas: mi rekomendas UniRed-on... la sistemon UniRed; mi volas ĉiujn du; evitu uzi la vorton «alies», uzu la vorton «aliula»; mi legis la verkon «Lingvaj Respondoj»; Cezaro diris, ke ĵetkubo estas ĵetita; nur iomaj virinoj ŝatas iomajn virojn.
En aliaj lingvoj
- Ido: akuzativala prepoziciono
- La angla: accusative preposition
- La franca: préposition de C.O.D.
- La hebrea: את
- La nederlanda: accusatief voorzetsel
- Volapuko: eli (ununombra), elis (multenombra)