Vorto: muziko
-
Belarto pri aranĝo de sonoj agrabla por homa aŭdo, precipe per ritmo, melodio, harmonio.
li aranĝadis la muzikon, ĉar li estis kompetentulo
Arkadio, kvankam li efektive amis muzikon, nevolonte sekvis ŝin
li komprenas predikon, kiel bovo muzikon
-
La prezentado de muzikaĵoj; muzikado.
kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon
en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko
kiam la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni, balancadis la kapon laŭ la takto de la bela muziko
nun komenciĝis la muziko
mi jam ne aŭdados la muzikon de la ondoj
En aliaj lingvoj
- La angla: music
- La belorusa: музыка
- La bulgara: музика
- La ĉeĥa: hudba, muzika
- La ĉina: 音乐 (tr. 音樂) [yīnyuè]
- La franca: musique
- La germana: Musik
- La hispana: música
- La indonezia: musik
- La kataluna: música
- La nederlanda: muziek
- La pola: muzyka
- La portugala: música
- La rumana: muzică
- La rusa: музыка
- La slovaka: hudba
- La sveda: musik
- Volapuko: musig