Vorto: mustelo
-
Tre malgranda rabobesto; genro el familio musteledoj (Mustela), al kiu apartenas la ermeno kaj la plej malgranda vivanta rabobesto (Mustela nivalis).
ĉu vi vidas tie la nubon, ― ĝi havas dorson tute kiel mustelo
ŝi amas la animalojn, ne estis ŝi kiu mortigis la vulpojn, la ĉinĉilojn, la mustelojn
iam sciuro kaj mustelo eĉ nestis en lia domo surpinte de la pinoj
Ŝi strabis lin streĉe kaj maltrankvile kiel mustelo en kaptilo
li eskapis de ili kiel mustelo kaj post momento aperis super iliaj kapoj
En aliaj lingvoj
- La angla: weasel
- La belorusa: куніца
- La ĉeĥa: lasice
- La franca: belette
- La germana: Wiesel, Hermelin, Nerz
- La hungara: menyét
- La indonezia: cerpelai
- La nederlanda: wezel
- La pola: mustela
- La portugala: mustela, doninha
- La rusa: куница
- La slovaka: lasica