Vorto: muso

  1. Genro el familio musedoj (Mus), tre malgranda ronĝulo, ordinare kun griza felo kaj longa nuda vosto, vivanta kutime en domoj.

    • muso la katon ĉiam ofendis (rabia)

    • kuradi kiel venenita muso

  2. Enigilo (dialoga disponaĵo) kiun la uzanto movas (ĵargone: «trenas») sur horizontala ebeno (ekz-e sur sia tablo, prefere kovrita per musmato), tiel movante muskursoron sur la ekrano de sia komputilo. La elekton de la montrata pozicio kaj de la responda ekranaĵo la uzanto indikas per premo (kutime akompanata de klako) sur klavon provizitan sur la dorso de la muso.

En aliaj lingvoj

    • La angla: mouse
    • La belorusa: мыш
    • La bulgara: мишка
    • La ĉeĥa: myš počítače
    • La franca: souris
    • La germana: Maus
    • La hispana: ratón
    • La hungara: egér
    • La indonezia: tikus
    • La itala: topo
    • La nederlanda: muis
    • La pola: mysz
    • La portugala: rato (zool.)
    • La rusa: мышь
    • La slovaka: myš počítača
    • La sveda: mus
    • La turka: fare
    • La indonezia: tetikus
    • La itala: mouse (inform.)
    • La pola: myszka
    • La portugala: mouse (inform.)