Vorto: muro
-
Masonaĵo pli alta ol dika, kiu konsistigas la flankojn de domo, ĉirkaŭas spacon aŭ dividas ejon.
vivon privatan kaŝu la muroj
alpremi iun al la muro
-
Io simila al muro.
la krutaj muroj de la rokoj
-
(figure) Netransirebla baro, neforigebla malhelpaĵo, nevenkebla kontraŭstaro.
nepenetrebla muro da rigardantoj
muro de malkompreno, de malfido
En aliaj lingvoj
- La angla: wall
- La belorusa: сьцяна
- La ĉeĥa: stěna, zeď
- La ĉina: 壁 [bì]
- La franca: mur
- La germana: Mauer
- La hebrea: חומה
- La hispana: muro, pared
- La hungara: fal
- La indonezia: dinding
- La itala: muro
- La kataluna: paret, mur
- La nederlanda: muur
- La pola: ściana
- La portugala: muro, parede
- La rusa: стена
- La slovaka: stena
- La sveda: vägg