Vorto: multo
-
Granda kvanto, granda nombro.
kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas
helpi per multo aŭ per malmulto
pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita
amata inter la multo de siaj fratoj
multo da homoj
sur la arbo sin trovis multo da birdoj
riĉeco donas multon da amikoj
mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo
ĉe multo da vortoj neevitebla estas peko
la multo de lia senprudenteco lin devojigos
multo mankas por ke...u
ni devas kontentiĝi per nemulto
la homomulto
En aliaj lingvoj
- La angla: a mass, large quantity
- La belorusa: вялікая колькасьць, мноства
- La bulgara: множество, многобройност
- La ĉeĥa: mnoho, množství, spousta, velice
- La franca: un grand nombre
- La germana: Menge, Masse
- La hungara: sok, tömeg
- La nederlanda: veel
- La pola: dużo, wielość
- La rusa: множество, многое
- La slovaka: množné číslo
- Tokipono: mute