Vorto: multe
-
Adverbo signifanta.
-
Grandkvante, grandnombre.
multe kuri
malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti
multe vojaĝi
ne multe dormi
kiu multe parolas, ne multe faras
homon fidelan oni multe benas
du homoj povas pli multe fari ol unu
multe pli da bovaĵo ol da ŝafviando
Rimarko: Kelkfoje la senco de multe tre alproksimiĝas al tiu de tre, forte, altgrade: multe labori, suferi; multe superi iun; akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro.
-
a. Grandkvanto da.
riĉulo havas multe da mono
ne bone estas manĝi tro multe da mielo
multe da manĝaĵo
multe da vino
multe da profito
multe da saĝo
b. Granda nombro da.
riĉulo havas multe da amikoj
venko venas per multe da konsilantoj
multe da birdoj
multe da perloj
multe da maljustaĵoj
multe da vinoj
-
Grandkvante; plur-.
multekosta
multemejla
multemerita
multehara kranio
multehoma kaj multemova strato
multejara pacienca laborado
multefoje jam lavita
Rimarko: En tiu ĉi adverba formo, «multe» estas rigardata kaj uzata kvazaŭ nevaria numeralo: multescia , multekolora; multepovuloj. Tamen oni povus diri ankaŭ multascia, multataga, multalingvulo. Z. ofte ellasas la interan vokalon (kion oni povus analizi «mult' da...»): multflanka; multfoje; multbrava; multgranda; multhomeco; multjara; multjaroj; multkolora; multnombra; multpena; multpeza; multsaĝa; multvorteco; multvorte.
En aliaj lingvoj
- La angla: a lot
- La belorusa: шмат, багата, многа
- La bulgara: много
- La ĉeĥa: fůra, mnoho, spousta
- La franca: beaucoup
- La germana: viel
- La hispana: mucho
- La hungara: sok, sokat, nagyon
- La nederlanda: zeer, erg
- La rusa: много
- La slovaka: hodne, mnoho, veľa
- Tokipono: mute
- La germana: viel
- La nederlanda: veel
- La pola: dużo
- La germana: viel, massig, eine Menge
- La nederlanda: veel
- La pola: wiele
- La germana: sehr, arg