Vorto: multa
-
Nombra adjektivo montranta.
-
Grandan nedifinitan kvanton el tuto, kies partojn oni ne povas aŭ ne bezonas esprimi per precizaj nombroj.
la tro multa parolado lacigas lin
multa laboro, pacienco, pluvo
de elekto tro multa plej malbona rezulto
per tro multa varto malboniĝas la farto
ni fervore klopodis vidi vian vizaĝon kun multa sopiro
ili pro la multa fumo, de kiu ili estis ĉirkaŭataj, nur kun granda malfacilo povis reciproke sin rekoni
tiam la marnivelo estis cent metrojn pli malalta ol nun pro la multa akvo ligita en formo de glacio
kiam mi estis infano, la vintroj estis malvarmaj kun multa neĝo
Rimarko: Multa estas ofte anstataŭata per multe da aŭ multo da.
-
Grandan nedifinitan kvanton da nombreblaj aferoj kontraste kun pli malgranda kvanto.
multaj infanoj
multaj birdoj
multaj vazoj
multaj estas la intencoj en la koro de homo
vi estis multaj, kiel la steloj de la ĉielo
trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj
la reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn
ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj
multaj el ili ne komprenas politikon kaj volas nur manĝi, trinki, kaj havi ie vivlokon
la stilo de aŭtoro Pejno Simono, kun multaj kunmetitaj vortoj kaj verboformoj, ja foje povas timigi komencanton
Rimarko: Multaj estas kelkfoje uzata kun subkompreno de «homoj»: multaj diras, ke... Mario ekrigardis kun tia gaja, ĉarma rideto, ke la opinio de multaj ŝajnis al mi tute prava; multajn ŝi vundis kaj faligis.
Rimarko: Estas diferenco inter "multaj homoj" kaj "multe da homoj": multaj homoj = diversaj homoj (ĉiu aparte); multe da homoj = granda nombro da homoj (kune).
En aliaj lingvoj
- La franca: beaucoup de
- La germana: viele
- La hispana: mucho
- La malaja: banyak
- La portugala: muito (quantidade)
- La rusa: многий, многочисленный
- Tokipono: mute
- La angla: much
- La germana: viel
- La hungara: sok
- La nederlanda: veel
- La pola: dużo
- La angla: many
- La belorusa: многія, шматлікія, шмат якія, шмат хто
- La bulgara: многоброен
- La germana: viele
- La hungara: sok, sokak, sokan
- La nederlanda: vele
- La pola: wiele
- La rusa: многие, многочисленные