Vorto: movo
- 
  
    Ĉia ŝanĝo de loko, pozicio aŭ stato. - la movoj de la korpo, de la brakoj 
- ĉe ĉiu movo ŝia beleco pli multe elmontriĝadis 
- la unua movo, kiun faris lia mano, estis triangula movo de la dekstra flanko al la maldekstra kaj supren al la brusto 
- la fiŝo ĵetadis sin tien kaj reen kaj faradis la plej terurajn movojn 
- farinte kaptan movon per la buŝo 
- trafinte lokon, kie du marmovoj sin renkontas, ili surterigis la ŝipon, kaj la antaŭo fiksiĝis kaj restis nemovebla, sed la malantaŭo rompiĝis de la forto de la ondoj. 
- movoplena strato 
- la movoj de la animo 
 
En aliaj lingvoj
- La angla: move
- La belorusa: рух
- La ĉeĥa: hýbání se, pohnutí se, pohyb
- La franca: déplacement, mouvement
- La germana: Bewegung
- La hispana: movimiento, desplazamiento
- La nederlanda: beweging
- La rusa: движение, ход
- La slovaka: hýbanie sa, pohnutie sa, pohyb
 
