Vorto: movi
-
(transitiva) Transloki ion.
ni ne povis movi tiun pezan ŝtonon
movu pli rapide la piedojn, por ke ni venu ĝustatempe
movu nenion en la ĉambro
la lokomotivo movas la vagonaron
barko movata de fortaj brakoj
ŝipo, kiu sin movas per vaporo
la luno sin movas sur la ĉielo
starigataj en vicoj tiel dense, ke ili ne povis movi la brakojn
malrapida konversacio faletante sin movas inter la kuŝantaj homoj
la nova societo sendube potence ekmovos nian aferon
-
(transitiva) Ŝanĝi la pozicion de io aŭ de partoj de io rilate al fiksa punkto.
movi la lipojn, la okulojn
movi la buŝon
Marion sin ne movis
ili ĉe la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estaĵoj
se la vento ne movus la branĉojn kaj la arbetaĵojn, oni povus preskaŭ kredi, ke ili estas pentritaj
vigle movadi siajn piedojn
-
(transitiva) Ripete kaj regule irigi kaj reirigi difinitajn pecojn de aparato; funkciigi, peli.
akvoforto movas la muelilon
-
(transitiva) (figure) Instigi, decidigi al io.
eble tio plaĉus al li kaj movus lin ion fari por nia afero
la plimulto el la homoj estas movata de sentoj kaj antaŭjuĝoj
En aliaj lingvoj
- La angla: move
- La belorusa: рухаць, сунуць, соўгаць, штурхаць
- La ĉeĥa: hnout
- La franca: bouger (tr.), déplacer, mouvoir
- La germana: bewegen, antreiben
- La hispana: mover (tr.), desplazar
- La kataluna: moure, bellugar
- La nederlanda: doen bewegen
- La okcitana: bolegar
- La portugala: mover, mexer (mover), deslocar, movimentar
- La rusa: двигать, приводить в движение
- La nederlanda: bewegen
- La rusa: шевелить
- La belorusa: кіраваць
- La nederlanda: bewegen