Vorto: moto
-
Sentenco pruntita el iu aŭtoro kaj metita antaŭ libro aŭ artikolo por montri ĝian ĉefan ideon.
la moto «ĉiun flati, neniun ĉagreni!» facile kondukas al meza kvalito kaj fine al degenero
la moto de la organizaĵo: «por ĉiuj, por ĉiam”
la moto de la festivalo estis «Oriento estas delikata afero”
li atentigis pri la bengallingvaj frazoj per kiuj – kvazaŭ moto – komenciĝas la verko mem
En aliaj lingvoj
- La angla: motto, quotation at beginning of book
- La bulgara: мото
- La ĉeĥa: citát, heslo, moto, motto
- La franca: exergue
- La germana: Motto, Leitsatz
- La hispana: lema
- La hungara: jelige, jelmondat, mottó
- La itala: motto (citazione d'introduzione), citazione (motto di introduzione)
- La nederlanda: moto
- La portugala: mote
- La rusa: мотто, эпиграф
- La slovaka: citát, heslo, motto