Vorto: motivo
-
Tio, kio igas iun agi aŭ opinii iamaniere; kialo.
ni havas neniun motivon montri al li nian dankemon
ili prezentos siajn motivojn, mi miajn
mi dezirus ekkoni la motivojn de la dekreto
pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo
faris tiom da malsaĝaĵoj, sen motivo, por plezuro!
unu piedon li levis sub sin por ke li ankaŭ havu ian plendmotivon dum sia gardostarado
sciigis , pro kia motivo ŝi tuŝis lin
estas danĝero, ke oni akuzos nin pri tumulto pro manko de motivo
demandas pri la motivo de la espero en vi
pro plej noblaj motivoj
la arto de regalado estis ja la motivo de mia vojaĝado
-
Strukture esenca stilfiguro de artverko.
la pentrada ornamado de la manskribaĵo per tiuj miraklaj miniaturoj kun neniam ripetitaj motivoj el flaŭro kaj faŭno faras la libron majstraĵo
motive dominas la stoika idealo de konstanteco kaj la samtempa motivo de Vanitas, la efemereco de la monda feliĉo
En aliaj lingvoj
- La angla: motive
- La belorusa: матыў
- La ĉeĥa: důvod, motiv, pohnutka
- La franca: motif
- La germana: Motivation, Grund, Antrieb
- La nederlanda: motief
- La rusa: мотив
- La slovaka: dôvod, podnet, pohnútka, popud
- La angla: motif
- La germana: Motiv, Stilfigur