Vorto: morto
-
Perdo de la vivo.
trofrua morto
kondamni al morto
ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto
oni diras, ke se homo komencas rememori sian tutan travivitaĵon, tio ĉi estas signo de lia proksima morto
en kompanio eĉ morto faciliĝas
kio al unu donas forton, al alia donas morton
senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon
pro morto de malpli evoluintaj plantoj kaj vivaĵoj rompiĝis la nutroĉeno kaj estas minacataj fiŝnutraj specioj
-
Simbola estaĵo, personigo de la morto.
la morto ne distingas, ĉiujn egale atingas
ŝi estis pala kiel la morto
mi edzigos vin mem kun la morto
la Morto estis tie en via loĝejo, mi vidis, ke li forflugis kun via malgranda infano, li neniam li alportas returne tion, kion li prenis
la morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas
-
(figure) Ekstermiĝo, detruiĝo, ruiniĝo, malapero.
morto de Kartago
morto de l' arto
ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto
al li ankaŭ minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraŭ pli terura — morala
por homo, kiu ŝatas la riĉan diversecon de la homa kulturo, la formorto de aliaj lingvoj estus plej granda katastrofo
ĉerko simboligas la morton de la klerigado en Aŭstrio
de tempo al tempo iu deklaras «la morton de romano” aŭ eĉ, en la epoko de inform-teknologioj, «la morton de libro”
En aliaj lingvoj
- La belorusa: сьмерць
- La ĉeĥa: smrt, smrtka, smrťák (symb. bytost)
- La franca: mort (subst.)
- La germana: Tod, Exitus (med.)
- La hispana: muerte
- La hungara: halál
- La indonezia: [mati] kematian
- La itala: morte
- La nederlanda: dood (z.nw.)
- La pola: śmierć, zgon
- La portugala: morte, falecimento, óbito
- La rumana: moarte
- La rusa: смерть
- La slovaka: smrť, úmrtie
- La sveda: död
- Tokipono: moli
- La germana: Tod, Gevatter Tod
- La itala: Morte, Falciatrice
- La portugala: morte (entidade imaginária)
- La germana: Dahingehen, Verschwinden, Aussterben
- La portugala: desaparecimento (f.)